일반 게시판

공지 추출

글내용 상단

번호:15
제목:KOMUNIKAĴO AL LA TUTLANDA INDIĜENA KONGRESO
조회:42
글쓴이:kara

작성일:2008-02-26 01:02:05
수정일:2008-02-26 01:02:05

게시물주소: http://solidareco.ohpy.com/121999/15

글내용 본문

KOMUNIKAĴO  AL  LA  TUTLANDA  INDIĜENA  KONGRESO

Subkomandanto Markos

 

Komunikaĵo de la Delegito Zero al CNI (Tutlanda Indiĝena Kongreso)

ZAPATISTA ARMEO POR NACIA LIBERIGO (ZANL)

MEKSIKO

Sesa Komisio de EZLN.

6a de majo de 2006.
Al la Kvara Tutlanda Indiĝena Kongreso:
Al la Popoloj Originaj de Meksiko:
Al la Meksika Popolo:


Gekunuloj:

Ricevu salutojn de la viroj, virinoj, infanoj kaj gemaljunuloj de la Zapatista Armeo por Nacia Liberigo.

Kiel vi scias, la brutala subpremado de la polico, kiun suferis niaj gekunuloj de la Fronto de Popoloj Defendante la Teron kaj la loĝantoj de San-Salvadoro Atenko, en la Provinco Meksiko, devigis nin resti ĉi-regione por apogi ilin kaj por ke ili povu eliri el la prizono en kiu troviĝas maljuste malliberigitaj.

La malbonaj reĝimoj ne nur atakis, frapadis kaj enprizonigis tiujn ĉi gekunulojn. Ankaŭ torturadas ilin kaj seksperfortadas la virinojn. Ĉio ĉi dum la reĝimoj plenigas siajn buŝojn je mensogoj pri la leĝeco kaj jurŝtato.

Ni scias tre klare ke malantaŭe de tiu agreso, kuŝas la ambicio de la povuloj por akiri la grundon, la grundon de Atenko.

Kiel indiĝenaj popoloj ni ne povas vidi tiun ĉi agreson sen reagi.

Devas ni levi nian voĉon, nian paŝadon kaj niajn manojn por, pere de civitana kaj paca agado, devigi la riĉulon kaj ties reĝimon liberigi ĉi tiujn bonkorajn kaj dignajn personojn, kiuj luktas por justeco kaj kiuj apogas la gemalpovulojn.

La agreso al San-Salvadoro Atenko estas parto de la milito kontraŭa al la gemalsupruloj, inkluzivante nin, la popolojn devenajn de ĉi tiuj landoj.

Tra la tuto de nia nacio, en la montoj kaj valoj, en riveroj, lagetoj kaj maroj, kie ni naskiĝis kiel indiĝenaj popoloj kiaj ni estas, la sama historio ripetiĝas; nova konkera milito kiu rezultigas senigon de komunumaj terenoj, detruon de nia patrino naturo, disdegnon kaj fihumiligon por ni, kiuj estas la koloro de nia tero, tiu tero kiu ni estas.

Ĉi tiu nova konkero, kiun la povuloj plenumas sur nia lando, estas gvidata far la regantoj, deputitoj, senatanoj, funkciuloj kiuj tordas la leĝojn por aliformi ilin al akraj glavoj kiuj niajn popolojn vundas.

La nova kredo kiu trudiĝas, estas la profitego kaj ĝia nova Dio: la Mono.

Antaŭe, disaj kiel estis niaj popoloj kaj kelkfoje alfrontitaj unu al la aliaj, alvenis la eksterlandanoj por regi, rabi kaj mortigi.

Uzante nian sciaron kaj dignon, ni scipovis rezisti por ne malaperi kaj ni, ne mortante, malpermesis ke mortus la lando, kiun kiel gardistoj ni prizorgis.

Nuntempe la povulo volas rekonkeri la patrinon naturon.

Ŝi parolas nin kaj estas doloro, morto kaj detruo en ŝia parolo.

Kaj parolas ankaŭ ke estas aliaj kiel ni, kvankam malsamaj, kiuj ankaŭ suferas tiujn ĉi dolorojn, kiuj tiom doloriĝas en nia koloro kiu ni estas, en nia historio.

Tiuj gealiuloj estas gelaboristoj, gekampistoj, lernantoj, instruistoj, gejunuloj, gemaljunuloj, geinfanoj, malsamaj manieroj esti.

Havas ili komune la ĉielojn, kiuj ŝirmas nin, kaj la rabiojn, kiuj nutras nin.

Por defendi nian patrion, la landon de kiu ni estas gardistoj, ni devas unuiĝi kun tiuj gealiuloj.

Kune kun ili, ni devas levi la flagon de ribelema digno, la sama kiun ni jam levis en nia historio, tamen nun tutlande kaj kune kun ĉiuj gemalsupruloj, kiuj estas la forgesita koro de la Patrio.

Ni, por renkontiĝi kun ili, por renkontiĝi ankaŭ kiel originaj popoloj, devas konstrui lokon, tutlandan movadon.

Lokon, kie ĉiu estu kaj estu kun respekto al sia historio kaj al sia maniero.

Lokon kie oni nek trudadu nek malestimadu.

Respektolokon.

Lokon por aŭskultadi kaj lernadi.

Lokon por koni frate la gealiulojn.

Lokon por ekscii la postulojn de la malsupro kaj skribadi ĝin kaj lukti pro ĝi: Naciprogramo pri Lukto.

Lokon por plenumi la novan akordon ke ni vivos en la Alia Meksiko, kiun ni naskis: Novan Konstitucion.

Ĉi tiu loko kiun ni volas konstrui, nomiĝas Alia Kampanjo, Alia Politiko.

Kiel indiĝenaj popoloj, ni devas konstrui nian propran lokon, kie niajn rajtojn kaj nian kulturon oni agnosku.

Kie estu ni indiĝenoj kaj meksikanoj kun digno.

La milito avancas sur niaj grundoj kaj sub niaj ĉieloj.

La detruo, kiun semas (la milito), vundos neeviteble nian patrion.

Tial tiu ĉi lukto, kiun ni estigas, estas la ununura espero por nia historio, por niaj gesamuloj kaj por la lando kiun ni gardas.



Gekunuloj de la Tutlanda Indiĝena Kongreso:

Ni, la gezapatistoj, diris klare ke Atenko ne estas sola, ke sia doloro kaj sia indigno estas niaj.

Ni pretas je ĉio por atingi ĝian liberecon.

Petas ni ke kune, kiel indiĝenaj popoloj de Meksiko, diru al la popolo de Atenko, ke ili ne estas solaj, ke ĝia lukto estas jam la nia kaj ke nia brunhaŭta koro leviĝos por postuli ĝian liberecon.

Senkondiĉa Libero por ĉiuj geprizonuloj de Atenko!

Nuligo de la kaptoordonoj!

Libero kaj justo por San-Salvadoro Atenko!

Vivu ĉiam la originaj popoloj de Meksiko!



El la Alia Meksikurbo.

Far la Sesa komisio de la ZANL.

Insurekcianta Subkomandanto Markos.

Meksiko, majo 2006

Tradukis Eduardo Nava

글내용 버튼

목록개수 제목 글쓴이 조회 날짜
20 Biografia Leksikono de la Japana Anarkista Movado (0) kara 91 2008-04-18
본문보기:
Biografia Leksikono de la Japana Anarkista Movado Eldoniĝis, fine de aprilo, monumenta verko 90..
19 Impresa Raporto pri La 63a Internacia Junulara Kongreso en Vjetnamio[Paz] (0) kara 68 2008-04-18
본문보기:
  Impresa Raporto pri La 63a Internacia Junulara Kongreso en Vjetnamio La 63a IJK en Vjetnam..
18 Naciismo, internaciismo, sennaciismo (0) kara 49 2008-04-18
본문보기:
Naciismo, internaciismo, sennaciismo -          &n..
17 Kiel liberecana vivi (0) kara 46 2008-04-18
본문보기:
Kiel liberecana vivi - Kribo (pli da demandoj, ol da respondoj...) Laŭ en Laŭte ! ĝis nun ..
16 La Tibetanoj - LA APAĈOJ DE LA NUNO (0) kara 38 2008-04-13
본문보기:
La tibetanoj - la apaĉoj de la nuno / Saturday April 12, 2008 at 07:59PM   Ti..
15 현재글 KOMUNIKAĴO AL LA TUTLANDA INDIĜENA KONGRESO (0) kara 42 2008-02-26
본문보기:
KOMUNIKAĴO  AL  LA  TUTLANDA  INDIĜENA  KONGRESO Subkomandanto Markos &n..
14 Esperanto kaj Anarkiismo (0) kara 24 2008-02-12
본문보기:
ESPERANTO  KAJ  ANARKIISMO Will Firth   La germanlingva originala teksto aperis en el..
13 Esperanto estas lingvo kun multaj trajtoj (0) kara12345 101 2008-02-01
본문보기:
12 Kampanjo kontraŭ diktatoro (0) kara 33 2007-11-07
본문보기:
La jaron 1968 la Universala Kongreso de Esperanto okazis en Madrido kaj ĝia honora prezidanto est..
11 2007 Vintra Tendumo de HKMKN (0) Paz 40 2007-11-05
본문보기:
2007 Ĝenerala Kunsido por establi HKMKN-n kaj Vintra Tendumo15-16 DECEMBRO 2007 0. CeloTutmondaj ..

글목록 페이지

글목록 버튼

글목록 검색

login

homepage logo

에스페란토 평화연대 누리집에 오신것을 환영 합니다.

counter

  • today:93
  • yesterday:409
  • total:84656
2008년 6월 6-7일 오후5시 하자센터 999클럽에서 쥐를 잡습니다

banner