Dum julio de 1936, generalo Francisco Franco, gvidis puĉon kontraŭ la registaro de Hispanio, la t.n. Dua Hispana Respubliko. La puĉistoj celis forigi la progreseman registaron, antaŭnelonge demokratie elektitan, kaj neniigi ĝian socian bazon. La agado de la faŝisma ribelo baziĝis sur la kreo de ĥaosa etoso kaj terora murdado de tiuj, kiuj favoris la Duan Respublikon, aŭ ne subtenis faŝisman ribelon.

Malbone aranĝita, la puĉo fiaskis preskaŭ ĉie kaj sukcesis nur en afrikaj hispaniaj teritorioj, en parto de la okcidenta flanko de la duoninsulo kaj en Majorko. Tiutempe estis kreiĝanta la ĝermo de estonta dua mondmilito, kaj la puĉistoj ricevadis helpon de la nazia Germanio kaj la faŝisma Italio, sub la laŭdo kaj la beno de Katolika Eklezio. En la alia flanko, la registaron de la Dua Respubliko helpis Sovet-Unio, Meksiko, kaj aliaj. Ankaŭ la demokratia popolo ricevis helpon de miloj da homoj venintaj en Hispanion por batali kontraŭ la faŝismo, la t.n. Internaciaj Brigadoj, kie Esperanto havis belan rolon.

Dum la militado, havi kiun ajn esperantistan signon estis foje punite per morto. En pluraj lokoj la faŝistaj trupoj murdis la civilulojn nur pro la fakto vesti verdan stelon sur la brusto aŭ posedi librojn, leterojn aŭ kiun ajn skribaĵon en la internacia lingvo. Ekzemple, en Majorko oni persekutis plurajn membrojn de la esperantista rondo, kelkaj el ili estis enkarcerigitaj, kaj aliaj rekte murditaj de la dekstrularo aginta interkonsente kun la novaj puĉistaj aŭtoritatoj. Krome, granda nombro da esperantistoj, kune kun centmiloj da kuncivitanoj, fuĝis eksterlanden kaj sukcesis savi sian vivon per ekziliĝo.

La milito finiĝis favore al puĉistaj interesoj. En la nova reĝimo ne estis loko por Esperanto kaj la viglega Esperanto-movado ekzistinta fariĝis eta movado plene kontrolita de la diktaturo. Post la falo de la nazia kaj faŝisma reĝimoj en Eŭropo, la nova brita kaj usona politika strategio adaptis sian politikon kaj akceptis la faŝisman diktaturon en Hispanio sub la preteksto, ke ĝi estis kontraŭa al komunismo kaj al Sovetunio.

La reĝimo estis kruela kaj senkompata kaj dum la postmilito la perforta persekutado daŭrigis. Ĉiuj lingvoj, krom la kastilia, estis malpermesitaj kaj persekutataj. La reprezaliadon de anarĥiistoj, komunistoj, katalunistoj k.a. malaperigis la plej grandan parton de la esperantistista aktivularo. Male, Esperanto estis tolerita ĉefe en katolikaj medioj. Tamen, plurfoje polico devigis esperantajn agadojn uzi la kastilian lingvon anstataŭ esperanton.

En tiu terura epoko, esperantismo daŭre signifis por multaj freŝa aero en putra medio, kaj homoj serĉantaj iom da libero aliĝis al la esperantismo. Iom post iom estis organizitaj novaj esperanto-rondoj, tamen ĉiuj estis devigitaj aniĝi en la Hispana Esperanto-Federacio, poste fariĝinta landa asocio de Universala Esperanto-Asocio.

La jaron 1968 Universala Kongreso de Esperanto okazis en Madrido kaj ĝia honora prezidanto estis Francisco Franco, la puĉisto kaŭzinta la militon, diktatoro de Hispanio dum 39 jaroj kaj ĉefa respondeculo pri pli ol miliono da murditoj. Dum la organizo de tiu evento, la organizintoj klarigis al la diktatoro la gravecon kaj belecon de Esperanto, tute forgesinte, ke miloj da esperantistoj daŭre ne povis reveni al sia hejmlando; tute forgesinte, ke Franco estis la diktatoro, kiu masakris la esperantistan movadon en la hispana ŝtato. Siaflanke, UEA montris sian mankon de solidareco al la persekutita esperantistaro. Dum la kongreso, kelkaj programeroj ekzaltis la diktaturon kaj la diktatoron kaj eĉ oni organizis ekskurson al Valle de los Caídos, la faraona tombomonumento, en kies konstruo penis miloj da politikaj malliberuloj, el kiuj multaj pereis. Pluraj aktoj estis faritaj sub la prezidanteco de la ministro Manuel Fraga Iribarne, ministro rekte respondeca pri pluraj mortopunoj.

Post la dua mondmilito malaperis en la tuta Eŭropo simboloj de la estintaj faŝismaj diktaturoj. En Hispanio tiuj simboloj daŭre videblas, naziismo kaj faŝismo estas daŭre tolerataj. Intertempe, rektaj viktimoj de la milito kaj la diktaturo, aŭ ties idaro, daŭre serĉas kadavrojn de malaperitoj kaj amastombejojn, ili depostulas ŝtelitajn havaĵojn kaj dokumentaron, petas psikologian helpon kaj postulas ian agnoskon, simple pro homa digno.

La subskribantoj de tiu manifesto, esperantistoj vivantaj en la 21a jarcento, rektaj persekutitoj, idoj de persekutitoj, aŭ tutsimple solidaraj homoj malakceptantaj totalismon, malfeliĉas pro la fakto, ke UEA daŭre havas en sia listo de honoraj prezidantoj de ties Universalaj Kongresoj diktatoron respondecintan pri persekuto de esperantistoj, pri murdo de pli ol miliono da homoj, pri kruelo, pri teroro.

Pro tio, ni petas al la koncernanta societo, nuligi la honoran prezidantecon de la Universala Kongreso de 1968 al la diktatoro, generalo Francisco Franco.